
|
Salutvortoj de la DEFA-prezidanto 60 jaroj estas preskaŭ du generacioj, kaj dum tiom da jaroj DEFA daŭre vivas. Kompare al la tempospaco, de kiam la unuaj pioniroj de fervojistoj-esperantistoj komencis agadon - nome ke en 2009 estos la centjariĝo de la unuaj klopodoj enigi Esperanton en fervojan medion - 60 jaroj tamen estas konsiderinda periodo. Ankaŭ antaŭ la establo de DEFA okazis - precipe en Århus en la 1930aj jaroj - certa fervojista Esperanto-laboro, kaj tion ni ne deziras senvalorigi, sed la nunan 60-jaran stabilan laboron de la fervojfaka Esperanto-agado ni deziras omaĝi per la jenaj kajeroj: Preskaŭ kompleta - kaj nur iomete redaktita - represo de la teksto de la historio de DEFA 1948 - 1973 fare de Ingvard Kensing kaj alia kajero pri la postaj 35 jaroj fare de Lene Niemann kaj E Henning Olsen, multjaraj kunlaborantoj kaj konantoj de granda parto de la skizitaj okazaĵoj. La teksto de la paperaj kajeroj, kiuj aperis meze de marto 2008 okaze de la jubileo de DEFA, troveblas ordigitaj laŭ la subaj menupunktoj. Al ĉiuj, kiuj kontribuis, estu direktitaj miaj dankoj pro farita laboro kaj al la leganto estu direktita deziro pri ĝuo de legado pri sindediĉaj libertempaj laboroj en plej diversaj kondiĉoj, sed ĉiam kun fervoro al komuna celo, nome la evoluo de Esperanto kiel fervojfake uzebla lingvo.
La teksto de la paperaj kajeroj, kiuj aperis meze de marto 2008 okaze de la jubileo de DEFA, troveblas ordigitaj laŭ la subaj menupunktoj. |
|---|
(Klaku je la Nomo) |
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|