En Danio la Esperanto-movado konsistas de DLEA, CDEL (ek de majo 1973: DEA), DEFA kaj ek de 1973 ankaŭ de DEJ.
Dum la unuaj 10 jaroj de la ekzisto de DEFA oni multfoje kunvenis. 22/5-1949 DEFA aliĝis al La Komunkomitato de Danaj Esperanto-Organizoj. - Oni diskutis Esperanto-domon, komunan gazeton, turnojn al la radio ktp. Sed ĉefe oni diskutis leĝojn, sed la opini-diferencoj estis tro grandaj.
La diversaj DEFA-prezidantoj kaj -sekretarioj partoprenis plurajn kunvenojn de tiu komitato. Ĉar oni diskutis kaj diskutis sen rezulto, DEFA fine en 1960 sin skribe retenis per la motivo, ke DEFA ne deziras partopreni antaŭ ol DLEA kaj CDEL montros sufiĉe kontentigan kunlaboremon kaj povos kunveni en harmonia atmosfero. DEFA lasis la pordon malfermata por plia pritraktado koncerne komunkomitaton.
Post tio oni nur iomete kunagis, sed dum la lastaj tri jaroj la aferoj plibonigis kaj oni nun esploras, ĉu eblas aranĝi samtempajn
jarkunvenojn kun apartaj kunvenoj por ĉiu asocio kaj komunaj aranĝoj ekz. prelegoj, festoj ktp.
Eta komenco estis, ke dum la 25-a IFEF-kongreso CDEL kaj DEJ jarkunvenis en kongresejo kaj ankaŭ DLEA jarkunvenis en Århus la saman tagon.
Tute male om sur loka kampo fakte dum ĉiuj jaroj kunlaboris kaj daŭre kunlaboras. - La novan migrantan Esperanto-ekspozicion de DEFA ni senpage disponigas al la aliaj asocioj kaj oni jam plurfoje ekspoziciis kune.
Krome estas la intenco, ke la novfondita Agadkomitato de DEFA sin ne limigu al DEFA-aferoj, sed sin turnu al la aliaj asocioj, kiam komuna agado estas la plej bona solvo.