En
Hotelo Århus N.C.Thorsted la 20-an de marto 1948 je la 14.00-a bonvenigis la ĉeestantojn kaj klarigis, kial oni vokis la fervojistajn esperantistojn kaj aliajn interesulojn.
Johs.Kristoffersen raportis pri la traktado dum la SAT-kongreso en Århus en 1947.
La aranĝantoj metis sur la tablojn sian proponon por asociaj leĝoj. - La leĝpropono estis aprobata, kaj oni fondis la asocion sub la nomo :
DANA ESPERANTA FERVOJISTA ASOCIO (DEFA).
Post tio oni decidis malfermi la unuan ĝeneralkunvenon de DEFA, oni aprobis la statutaron kaj faris jenajn elektojn:
Prezidanto: N.C.Thorsted, Århus.
Estraranoj: Johs.Kristoffersen, Århus, Sv. Jacobsen, Fredericia,
A. Schottmann Christensen, Århus, Sven Jensen, Onsild.
Supleantoj: E.Madsen, Assens, kaj I.Kensing, Århus.
Revizoroj: K.Kühle kaj P.C.Pedersen, ambaŭ Århus.
Oni diskutis la eblecon eldoni multobligitan informiion sed lasis al la estraro prizorgi tiun taskon.
Oni tuj decidis, ke ĉiu DEFA-ano estu ano ankaŭ de IFEF.
DEFA estis fondata kiel landorganizo kaj ne - laŭ kutimo - el lokaj grupoj, kiuj poste formos landorganizon. - Pro tio oni havis nek materialon nek monon, sed pro grandioza laboro de Thorsted kaj Kristoffersen oni sukcesis iri antaŭen, kaj en julio 1948 aperis la unua tre modesta DEFA-bulteno kun Thorsted kiel redaktoro. Estis decido de estrarkunveno la 24-an de aprilo.
La unua administracia kunveno okazis la 14-an de aprilo 1948, kaj jam tie oni pritraktis leĝproponon de UNFEG pri tutmonda fervojista asocio kaj oni decidis proponi paragrafon, en kiu estu destinata, kiom da delegitoj ĉiu landa organizo rajtas ĉe IFEF-kongresoj, ekz. 1 por ĉiu komencita deko de anoj.
Estas interese, ke oni jam en ĉi tiu unua kunveno sin okupis pri
IFEF-aferoj.
La 10-an de majo 1948 oni elektis la DEFA-insignon, - estis kombino de proponoj de Kühle kaj Kensing (vidu ĉi-supren, la simbolo estas parto de la varbilo).
La ĝeneralkunveno en oktobro 1948 decidis elekti reprezentantojn en urboj kun pluraj anoj.
En la sama ĝeneralkunveno oni ŝanĝis la leĝojn konforme al tiuj de IFEF. Oni eldonis la unuan faldfolion en modesta kvanto (500 ekzempleroj).
Cetere la protokolo informas, ke oni sin multe okupas pri koresponda kurso kaj la estonta IFEF-kongreso, al kiu Thorsted kaj Kristoffersen ja en Amsterdamo invitis.
Okaze de la fondiĝo de DEFA la laborista kaj la neŭtrala kluboj en Århus sendis gratulleterojn kaj promesis helpon koncerne la estontan kongreson.
La vintro forpasis kun tri kursoj en Århus.
En la fondiga kunveno partoprenis:
N.C.Thorsted, Århus - Johs. Kristoffersen, Århus -
A. Schottmann Christensen, Århus - K. Kühle, Århus - P.C.Pedersen, Århus -
Harry Petersen, Århus - P.M.V.Laursen, Århus - Günther Hansen, Århus - Ingvard Kensing, Århus - Elna Sørensen, Århus -
Svend Jacobsen, Fredericia - Svend Jensen, Onsild -
Egon Madsen, Assens kaj E. Ebbesen, Århus