DEFA membriĝis la 1/1-1957 al la
Dana Unuiĝo por Sporto, Arto kaj Intelekto = Danske Jernbaners Idræts- og Fritidsforbund = DJIF. DJIF estas membro de FISAIC.
Komence pluraj anoj de DEFA estis kontraŭ nia aliĝo, sed iom post iom oni komprenis la valoron de tiu membreco en unuiĝo de ĉiuj libertempaj okupoj fervojistaj. - Per tiu unuiĝo oni multe pli efike povas turni sin al DSB.
Ankaŭ por DEFA tiu membreco dum la jaroj estis valora, ni ricevis kaj moralan kaj ekonomian helpon pere de DJIF. - Ĉiun jaron DEFA sendas al la jarkunveno de DJIF 3 delegitojn, kie oni en grupoj diskutas komunajn problemojn kaj la postan tagon faras komunan jarkunvenon, kie la diversaj sekcioj raportas.
Krome DEFA ĉiujare sendas al DJIF skriban jarraporton.
De majo 1961 DEFA ĉiujare pere de DJIF ricevas 5 feriajn tagojn por niaj kongreskomitatanoj.
La FISAIC-leĝoj kiuj estas eldonitaj en la tiel nomataj grandaj lingvoj, estas de DEFA tradukitaj en danan kaj la Esperantan lingvojn.
Okaze de jubileo de DJIF en 1971 estis granda manifestacio en Fredericia, kie DEFA partoprenis per sia nova, granda ekspozicio, - por ĝi DEFA gajnis 10 ornamitajn vazojn.
Okaze de la 25-a IFEF-kongreso, kiu okazis sub aŭspicioj de FISAIC, ni ricevis tre gravan kaj valoran helpon flanke de DJIF, kaj morale kaj ekonomie same kiel la diversaj sekcioj de DJIF bonege kontribuis al bonegaj aranĝoj. La ĉeesto de la ĝeneralprezidanto de FISAIC, d-ro Emile Schlesser, la ĉeesto de prezidanto de DJIF, Aage Johansen, la ĉeesto de vicprezidanto de FISAIC kaj prezidanto de la kultura sekcio de DJIF, Gunnar Aarslev kaj la ĉeesto de la ĉefo por la DSB-bonfartkontoro, Roland Christensen kune kun la granda agado de la DJIF-sekcioj vere faris la kongreson FISAIC-aranĝo.
Kiel antaŭe menciite, Johs. Kristoffersen ricevis la arĝentan medalon de FISAIC dum la 25-a IFEF-kongreso, kaj dum la aŭtuna reprezentantara kunveno de DJIF DEFA estis proklamata La asocio de la jaro 1973, same kiel Henning Hauge kaj Ingvard Kensing estis honorataj per oraj insignoj de DJIF.
| Fakprelegoj
|
Laŭ la malnova sistemo de IFEF-fakprelegoj pluraj anoj verkis bonegajn raportojn pri jenaj temoj:
1954: Pri la faka edukado de junaj fervojistoj.
1955: Dungado kaj instruado de lokomotivpersonaro.
1956: Laborkondiĉoj de la fervojoj.
1957: Instruado kaj avancado de fervojistoj.
1958: Purigado de lokomotivoj kaj vagonoj.
Ĉi tiuj raportoj estis kompilataj kune kun la raportoj de pluraj landoj kaj prezentataj ĉe la IFEF-kongresoj.
Menciindaj ankaŭ estis niaj DEFA-festoj. Kvankam la partoprennombro ne ĉiam estis kontentiga, la aranĝintoj ĉiam aranĝis bonegajn festojn, kie om sentis la bonan DEFA-humoron. Al tio helpas la ĉiam bele omamitaj tabloj, kaj por tio la DEFA-edzinoj meritas laŭdon kaj dankon.
|