DEFA - historio
1948 - 2008

Finvortoj (en la kajero 1948 - 1973)
Krokize tra la jaroj 1973 - 2008 pri DEFA (en kajero 1973 - 2008)
I. Finvortoj.

Ĉi tiu kompilado de la 25 jaroj eble ne kontentigas ĉiujn. - Al kelkaj eble ŝajnas, ke mi skribis tro multe - aliaj eble opinias, ke mi forgesis ion aŭ pri certaj okazintaĵoj estus skribinta multe pli ol mi kompilis, sed mi tamen esperas, ke oni per ĉi tiu libreto havu etan superrigardon pri la jaroj pasintaj.

Eble ŝajnas, ke DEFA ne multe atingis, sed la fakto estas:

ke DEFA enpenetris Esperanton inter la fervojistaro, kaj ke DEFA plurfoje montris al nia administracio, al la fakaj sindikatoj kaj al la fervojistaro la praktikan uzadon kaj valoron de Esperanto. Mi kredas, ke pro tio ni konstante trovas Esperanto-klarigojn en la fervoja horaro, kaj DSB 4 fojojn eldonis DSB-broŝurojn kun Esperanto-teksto, kaj ni ĉiujare ricevas libertagojn por nia kongreskomitatano.

Ni plifortigis nian pozicion antaŭ la DSB-bonfartorganizo kaj antaŭ DJIF. Do - tamen rezultoj, al kiuj niaj posteuloj en la asocio espereble sukcesos aldoni plurajn rezultojn.

Sed, - ĉu ni havos posteulojn inter la fervojistaro?

Pro la raciigo multaj stacioj malfondiĝis kaj la personaro malmultiĝis, nur malmultaj gejunuloj estas dungataj.

Mi kredas, ke post kelkaj jaroj DSB estos devigata denove dungi gejunulojn, kaj jen estas nia tasko ilin interesigi pri Esperanto, tiel ke la gejunuloj havos eblecon ekkoni Esperanton kaj per ĝi trapasi bonegan libertempon. Esti libera ja ne signifas fari nenion, - esti libera signifas fari alion ol sia taga laboro kaj ĉiuj legantoj certe interkonsentas en tio, ke oni per Esperanto povas travivi interesan kaj riĉenhavan vivon.

Ingvard Kensing


II. Krokize tra la jaroi 1973 - 2008 pri DEFA.

Al la kompilantoj estas neebla afero krei same ampleksan kaj detal-riĉan historion kiel tiun de Ingvard Kensing pri la jaroj 1948 -1973. Ni ne disponas pri same bonordigitaj arkivaĵoj, io ŝajnas perdita kaj ni suferas pro mankantaj laborfortoj (kio ja estas la kutima ekskuzo, se oni deziras senkulpigi sin!).

Sed jen ni prezentas tion, kion ni sukcesis kompili, kaj ni estos dankemaj, se iu leganto povos suplementi, tiel ke la neeviteblaj mankoj povu esti ŝtopitaj.

Al niaj indulgemaj legantoj ni jen prezentas krokizon pri la lastpasintaj 35 jaroj de DEFA.

Lene Niemann - - E Henning Olsen