Estas malfacila tasko kompili la historion de DEFA.
Necesas, ke oni iomete priparolas la tempon antaŭ la fondiĝo de DEFA kaj jen estiĝas la unua malfacilaĵo. Czar legante la historiojn jam aperantajn oni konstatas, ke la diversaj informoj ne tute koincidas, - eble pro tio, ke oni certe ne uzis la samajn fontojn.
Sed laŭ informoj ricevitaj de maljunaj esperantistoj kaj leginte malnovajn leterojn kaj protokolojn, mi tamen kuraĝas skribi iomete pri la tempo antaŭ la fondiĝo de DEFA.
La alia malfacilaĵo estas: kiun mencii kaj kiun ne mencii. - Oni ja devas pripensi, ke temas pri la historio de DEFA kiel landa asocio, kaj ne pri la historio de la lokaj grupoj de DEFA, sed la fakto ja estas, ke multaj anoj faris kaj daŭre faras multe da laboro por sia grupo - ofte multe pli ol la DEFA-funkciuloj faras por DEFA. - Tiu grupa laboro ankaŭ influas al la bona kreskado de DEFA.
La tria malfacilaĵo estas: Kion enmeti kaj kion lasi? Temas ja ne pri romano sed pri superrigardo de la 25 DEFA-jaroj. - Pro tio mi nur tuŝas la diversajn punktojn.
Estas mia intenco kaj tasko skribi historion nur pri DEFA. La lokaj grupoj povas mem fari suplementon al ĝi kun la necesaj lokaj informoj.
Kelkaj aferoj estas dufoje menciitaj, sed mi preferis jarsinsekvan superrigardon kaj krom tio niajn rilatojn al la diversaj instancoj kaj asocioj.
Mi esperas, ke mi solvis mian taskon en sufiĉe neŭtrala maniero, kaj ke om per ĉi tiu historio havas sufiĉe ampleksan kaj profundan superrigardon pri DEFA.
Mi direktas sinceran dankon al ĉiuj, kiuj min helpis per skribado kaj multobligado.
Pri eventualaj eraroj kaj mankoj nur mi estas respondeca.
Ingvard Kensing, kompilinto