DEFA - historio
1948 - 2008

Deklaracio.

Ĉi-tiun dokumenton kune kun du aliaj oni faris dum IFEF-estrarkunsido en Vieno, aprilo 1949. Rimarku ke dum tiu periodo funkciis cenzuro en Aŭstrio - ĝi aprobis tiun dokumenton!
La dokumento estas malfacile legebla - tial ni tradukas ĝin!...


D e k l a r a c i o
unuanime akceptita dum la Internacia Renkontiĝo de Tuteŭropaj Esperantista Fervojisto la 1-3-an de Aprilo 1949 en Vieno (Aŭstrio).

La kunvenintaj esperantistaj fervojistoj decidis, ke IFEF (Internacia Fervojista Esperantista Federacio), kiu estis fondita dum la SAT-kongreso 1949 en Amsterdamo, estu fundamento por disvastiĝo de E s p e r a n t o inter la fervojistaj Sindikatoj kaj Fervojaj Admini­stracioj en diversaj landoj. Ĝi laboras sur neŭtrala bazo kaj helpos instali en la koncernaj sindikatoj kaj diversaj landaj fervojadministracioj "Esperanto fakon" kiu utilu al sindikata kaj fervojad­ministraj bezonoj.
Ĉiu sindikato kaj fervojadministra­cio kreu por si Esperanto fakon laŭ p r o p r a kaj individua neceso.
IFEF estas ĉiam preta, dediĉi sian forton por cititaj celoj.

Subskribintoj:

C. Thorsted, Danio
R. Retault, Francio
J. Lok, Nederlando
G. Quaroni, Italio,
J. Keiser, Svislando
J. Zink, Aŭstrio.
Vieno, la 3-an de Aprilo 1949.