En la vintro 1932-33 pluraj fervojistoj partoprenis skriban kurson, kaj en Århus Chr. Hougaard gvidis kurson por fervojistoj.
La fervojistoj, kiuj partoprenis la skriban kurson, loĝis ĉirkaŭe en la lando, sed ili ne havis kontakton kun la kursanoj en Århus, kie oni fondis fervojistan klubon sub la nomo "Libereco".
La sekvantaj vintroj pluraj fervojistoj partoprenis kursojn - kaj skribajn kaj vesperlernejajn, - la instruistoj estis Hougaard el Århus, Weide kaj Hilde Feidenhansl el Germanio kaj Sinha, Hindujo.
En 1938 la klubo "Libereco", kiu tiam havis 20 anojn, ĉesis.
La dua mondmilito tute bremsis la aktivecon inter la fervojistaj esperantistoj, sed tuj post la milito oni reestablis la perditajn kontaktojn internaciajn kaj denove starigis kursojn en Århus.
Jam antaŭ la milito ekzistis internacia unuiĝo por fervojistaj esperantistoj, - estis sekcio sub "Internacia Transportlaborista Unuiĝo", kaj la gvida persono estis Jan Lok el Nederlando. - Kiam la mondmilito estiĝis, li tuj prizorgis, ke la membrolistoj kaj arĥivaĵoj, estis sendataj al Britio, tiel ke oni tuj post la milito povis daŭrigi la laboron.
La unua SAT-kongreso post la milito okazis en Århus en 1947 kaj tie Jan Lok kaj N.C.Thorsted kontaktiĝis kaj samtempe oni kontaktis Zinck el Aŭstrio, kaj tiuj tri kolegoj esploris la eblecojn fondi internacian organizon por fervojistaj esperantistoj kun sekcioj en diversaj landoj.
Dum la SAT-kongreso en Amsterdamo 1948, kie partoprenis el Danio N.C. Thorsted kaj Johs. Kristoffersen, oni fondis IFEF la 14/8. Partoprenis fervojistoj el 7 landoj.
La danaj kunfondintoj invitis al la unua IFEF-kongreso okazonta en Århus, majo 1949.
Ĉar pluraj landoj ne donis permeson vojaĝi al Nederlando oni aranĝis informan kunvenon en Vieno 2/4-7/4 1949 - el Danio partoprenis Thorsted, Kristoffersen kaj Kühle. Estis valora kontakto kun kolegoj, kiuj ne havis permeson vojaĝi al Amsterdamo, kaj oni akceptis 3 rezoluciojn (vidu la bildon - rimarku, ke tiu dokumento portas stampon n-ro 341 de la Österreichische Zensurstelle).
En la vintroj 1947 kaj 1948 oni aranĝis kursojn en Århus kun sufiĉe kontentiga partoprennombro, kaj la 20-an de marto 1948 okazis la fondiĝo de DEF A.
La kunveno okazis laŭ iniciato de Thorsted kaj Kristoffersen.