DEFA - historio
1948 - 2008

1998

1998. 21.03.: Akcepto de gastoj en Vasbygade 10 okaze de la 50-jariĝo de DEFA, dum kiu oni nomumis du novajn honorajn membrojn de DEFA: Erna Hauge kaj Anders Klausen.

28.02. ĝenerala kunveno en Fredericia, kie DEFA revenis al la malnova nomo en dana: Dansk Jernbane Esperanto Forening, kaj la grupoj denove DEFA Århus, DEFA Kopenhago kaj DEFA Næstved. Tio, ĉar DSB fritid iĝis DJF.

La 50-a IFEF-kongreso okazis en Aalborg 16.-22.05. La fervoja orkestro de Aalborg muzikis antaŭ la inaŭguro, parolis la vicurbestro de Aalborg, DSB-distriktĉefo Knud Erik Bendixen, FISAIC-ĝenerala prezidanto Gilbert Schmit kaj DJF-prezidanto Poul Munk, ĉiuj en Esperanto. La fervojistaj radioamatoroj instalis radiostacion en la kongresejo kaj havis multajn kontaktojn kun alilandanoj. Speciala QSL-karto estis kreita.

Erna Hauge forlasis la redaktoran postenon de IFEF kaj estis nomumita honora membro. La ĉefa fakprelego temis pri la firma interligo inter Kopenhago kaj Malmö, do trans la Sundon, ellaboritan de Lene Niemann, kaj pri la kopenhaga metroo. Dum la kongreso okazis plantado de kverko en la parko, kiu ĉirkaŭas la kongresejon.

Post la kongreso kelkaj vizitis la fervojan muzeon en Odense, kaj multaj pluiris al postkongresa aranĝo en Kopenhago, kiu i.a. enhavis viziton en la ekspoziciejo pri la firma interligo trans la Sundon. La semajna DSB-­gazeto DSB i dag menciis la IFEF-kongreson.

Erna Hauge forpasis la 15.06. pro nesanigebla malsano. Ŝia laborkapablo estis enorma kaj prave Dana Fervojisto priskribas ŝin i.a. tiel: Grandanima homo kun eksterordinaraj kapablo, volo kaj interna forto forlasis nin por ĉiam lasante vakuon apenaŭ plenumeblan.

Ne okazis intencita Nordia Kunveno en Aalborg.

En la reprezentantara kunveno de DJF komence de novembro Henning Hauge ricevis la Honorinsignon de DJF kaj li iĝis Honora Membro de FISAIC.

1999

Ek de 1999 Dana Fervojisto aperas nur 6 fojojn jare.

DEFA Århus kunvenis 25.02. kaj decidis transdoni sian administradon al DEFA kaj anstataŭ estraro havi komisiiton fronte.

Ĝenerala kunveno 20.03. en Kopenhago kadre de la dana jarkunveno. Henning Hauge elektiĝis sekciestro, kiun postenon E Henning Olsen rezignis post 16 jaroj da prizorgo.

En la 51-a IFEF-kongreso en Le Mans (FR) 08.-15.05. aperis kompletiga suplemento 1984-1999 de la historio de IFEF. Grave kunlaboris DEFA, kaj ekonomie helpis la subvencia fonduso de la DSB-­personaro pri la produktado de la kajero.

DEFA prezentis la aktualan staton de la firma interligo trans la Sundon kaj de la kopenhaga metroo. DEFA prezentis ankaŭ temon pri RUF (Rapida Urba Fleksebla sistemo) sub la titolo Aŭtoj sur reloj.

Nordia Fervojista Esperanto-Kunveno 13.-15.08. en Haugetun Altlernejo en Sarpsborg (NO), strikte senalkohola loko, dum kiu DEFA prezentis la aktualan staton de la interligo trans la Sundon (temo, pri kiu ni vere fieris!).

12.09. forpasis Knud Fisker, pioniro kaj kasisto de DEFA 1958-1978.

2000

Dum speco de ĝenerala kunveno de DEFA Århus 18.03. Annette Larsen iĝis ties komisiito.

Ĝenerala kunveno 18.03. en Århus, dum kiu oni elektis novan statuton, tiel ke pli da taskoj estas metitaj al la estraro kaj malpli al la grupaj komisiitoj.

En la 52-a IFEF-kongreso en Budapeŝto 13.-19.05. Jan U. Niemann estis elektita gvidanto de la Faka Komisiono de IFEF.

DEFA rakontis pri planoj por elkonstrui la danan fervojreton.

Post grupa laboro DEFA eldonis faldfolion, frontpaĝe kolorilustritan. Montriĝis poste, ke la disdonado ne bone funkciis, kaj la rezulto estis preskaŭ nula.

19.06. okazis membrokunveno de DEFA Kopenhago, dum kiu Astrid Birkbak hezite akceptis la postenon kiel ties komisiito.

2001

Ĝenerala kunveno 24.03. en Kopenhago: prezidanto Annette Larsen, kasisto Karen Olsen (reelekto), sekciestro Annette Larsen, komitatano de IFEF Jan U. Niemann.

En la 53a IFEF-kongreso en Tabor (CZ) 12.­19.05. Henning Hauge estis nomumita Honora Membro de IFEF. Li forlasis la kasistan postenon de IFEF, sed ĉar ne estis trovita nova, li daŭrigis la funkciadon. DEFA rakontis pri la plano de DSB Bonaj trajnoj al ĉiuj.

Post 35 jaroj de seninterrompa Klarigo de la signoj en Esperanto en la danaj fervojaj horaroj tio malaperis sen averto aŭ klarigo. Eta konsolo eble estas, ke ankaŭ la franca teksto malaperis.

En novembro DEFA Kopenhago enkondukis retbabilejon en la kunvenejo, ĉar tion ebligis la konstanta aliro al la interreto de la konstruaĵo en Vasbygade. Sed ŝajne tio estis tro granda buŝpleno par kelkaj klubanoj, kaj iom post iom teknikaj problemoj malhelpis fluantan uzadon; same ampleksigitaj privataj interret-ligoj superfluigis la babilejon.

2002

La 07.03. forpasis Ejlif Andersen 87-jaraĝa, multjara prezidanto de la iama grupo en Hillerød kaj poste de DEFA Kopenhago kaj diligenta verkanto de multspecaj porokazaj kantoj, ĉu en la dana ĉu en Esperanto. Li bezonis nur kelkajn minutojn por elpensi eminentan strofon pri aktuala situacio.

Ĝenerala kunveno 17.03. en Vejle kadre de la dana jarkunveno. Lene kaj Jan U. Niemann tie prezentis lumbildprelegon pri Vjetnamio. Reelektiĝis prezidanto kaj sekciestro Annette Larsen kaj novelektiĝis sekretario Jan U. Niemann.

Forpasis Asta Klausen, sekretario de DEFA 1965 - 1975.

En la 54-a IFEF-kongreso en Plovdiv (BG) 01.-07.06 DEFA prezentis prelegon pri Projekto kunlaboro Busoj/Trajnoj, kaj Henning Hauge finis sian unujaran periodon kiel prizorganto sen kasista posteno de la financoj de IFEF.

En aŭgusto komenciĝis intima kunven-kunlaboro inter DEFA Kopenhago kaj KEK (Konversacia Esperanto-Klubo) en la kunvenejo en Vasbygade 10, kio donis freŝajn fortojn kaj stimulon al ambaŭ iom stagnantaj kluboj.

En la 3-a KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice (CZ) 08.-10.11. DEFA prezentis la projekton pri Vojaĝkarto, kiu nun en 2008 ankoraŭ ne trovis sian finan formon kaj aplikon.

En la reprezentantara kunveno de DJF 03.11. Lene kaj Jan U. Niemann estis nomumitaj DJF-uloj de la jaro.

2003

Ĝenerala kunveno 06.04. en Kopenhago kadre de la dana jarkunveno. Pro malsano Annette Larsen rezignis siajn postenojn kiel prezidanto kaj sekciestro, kaj la sekretario Jan U. Niemann funkcias ĝis en ĝenerala kunveno okazu elekto.

Ŝoka informo atingis nin, ke Henning Hauge forpasis en trafika akcidento 07.08. Li kaj la edzino Sabine dum kelkaj jaroj loĝis en Slesvigo kaj prizorgis produktadon de Dana Fervojisto.

08.12. dum tiel nomata membra kunveno de DEFA Kopenhago Lene Niemann transprenis la postenon kiel kontaktulon de la grupo. Programgrupo de la kopenhagaj kluboj estis efika forumo por krei interesajn kunvenojn ĉiulunde.


Henning Hauge
kaj Ejlif Andersen.