DEFA - historio
1948 - 2008

1991

La 43a IFEF-kongreso okazis en 0lomouc (CZ) 11.-17.05. DEFA rakontis pri la nova organigramo de DSB.

Ĝenerala kunveno 16.03. en Næstved.

40-jara jubilea festo de DEFA Århus 04.10.

1992


44-a IFEF-kongreso en Münster (DE) 16.-22.05. Tie oni prezentis la unuan numeron de Fervojfakaj Kajeroj, produktitan en Danio, kaj ni prezentis planon de la nordiaj fervojoj pri kunlaboro rilate vartransportojn.

Henning Hauge estas prezidanto de la Kultura kunlaboro de la nordiaj fervojistoj. En kunveno en marto li estis reelektita. Kolokvo en fuena altlernejo fine de aŭgusto pri nuna kaj estonta informa laboro de la esperanto-­asocioj kun partopreno de DEFA-anoj ...

1993

La nomo DEFA-bulteno estas ŝanĝita al Dana Fervojisto.

Ĝenerala kunveno 06.03. en Næstved.

Konferenco en Pardubice (CZ) en marto, dum kiu Henning Hauge kiel reprezentanto de DSB prelegis pri spertoj kaj reguloj rilate traknivelajn pasejojn.

En la 45-a IFEF-kongreso en Cervia (IT) 06.-12.06. DEFA prelegis pri la okcidenta ponto trans Grandan Belton.

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Kopenhago 19.-22.08.

Nordiaj Kulturtagoj 3.-5.09., kaj kadre de ili okazis Esperanto-aranĝo, dum kiu DEFA denove rakontis pri la planoj pri komun-nordiaj streboj pri vartrafiko al/de la cetera Eŭropo, kaj pri la nordselandaj fervojoj.

En la reprezentantara kunveno de DJIF Karen Olsen (multjara kasisto de DEFA) ricevis la Aprezpokalon de Henry Klein, kaj DJlF ŝanĝis sian nomon al DSB fritid IFES en Hassliberg (CH) estis aranĝita de DEFA-anoj sub aŭspicio de SAEF.

1994


Gunnar Thuesen mortis 07.03., multjara IFEF-komitatano, gvidanto de la fakprelega komisiono de IFEF kaj fervora kongresvojaĝ-aranĝanto.

En la 46-a IFEF-kongreso en Krems (AT) 13.-20.05. DEFA prelegis pri Novaj S-trajnoj por la kopenhaga enurba trafiko.

03.09. eksterordinara ĝenerala kunveno de DEFA, kiu ŝanĝis la danan nomon al DSB esperanto, konforme al la nova nomo de DJIF: DSB fritid.

­Dum la reprezentantara kunveno de DSB fritid en novembro E Henning Olsen ricevis la Honorpokalon de Henry Klein.

1995

En 1987 DEFA kunlabore kun Esperanto-Unuiĝo de Næstved klopodis akiri poŝtan reklamstampilon kun mencio de Esperanto. La loka poŝtoficejo postulis, ke la landa asocio, do DEA, devas mendi kaj disponigi siajn statutojn. Tion rifuzis DEA kun la klarigo, ke ili ne vidas iun valoron de tio! Okaze de la baldaŭa dana jarkongreso en Næstved en 1995 ni renovigis nian admonon al DEA, kiu nun cedis kaj donis la necesan helpon. Ne nun, nek en 1987 estis la intenco, ke DEA havu elspezojn pri la afero. La kosto estis dividita inter la loka Næstved-­unuiĝo EUN (2/3) kaj DEFA (1/3). La unuaj kovertoj estis stampitaj en Midtsjællands Postcenter la 20.02.1995 kun la teksto Esperanto - et mellemfolkeligt sprog. Ekde tiam ĝi daŭre estas uzata en diversaj poŝtaj centroj dum certaj periodoj.

Ĝenerala kunveno 01.04. en Næstved kadre de la dana jarkongreso.

Dum la 47a lFK en Pecs (HU) 20.-26.05. demisiis E Henning Olsen de la redaktora posteno de IFEF kaj iĝis honora membro de lFEF. Erna Hauge transprenis la redaktoran taskon. DEFA rakontis pri danaj biletsistemoj.

En la reprezentantara kunveno de DSB fritid en novembro Erna Hauge, DSB esperanto Århus, ricevis la Jarpokalon de DSB fritid, kaj Lene Niemann ricevis la SSI-pokalon. Henning Hauge rezignis sian postenon kiel prezidanto de la kultura fako de DSB fritid. IFES-on en Mühlbach (AT) aranĝis DEFA-anoj.

1996

10.02. la fervojista sporta klubo en Esbjerg festis sian 50-jaran jubileon, kaj DEFA montris la flagon per ekspozicio kaj ricevis memortelereton.

Ĝenerala kunveno 16.03. en Næstved kun gvidaj ŝanĝoj, nome ke denove DEFA estas gvidata de prezidanto (Jan U. Niemann), sekretario (Jytte M. Nielsen) kaj kasisto (daŭre Karen Olsen). Samtempe Jan U. Niemann estis elektita sekciestro. Erna Hauge do rezignis sian postenon kiel kunordiganto.

Ek de n-ro 5/1996 la periodaĵo de DJIF fritid ŝanĝis formaton al A4.

En la 48-a IFK en Den Haag (NL) 11.-18.05. DEFA rakontis pri sekurecsistemoj en la Grandbelta tunelo. Henning Hauge ricevis la oran medalon de FlSAlC.

En aŭgusto okazis en Kopenhago KEF (Kultura Esperanto-Festivalo), en kiu Lene Niemann helpis en la administracio.

En la Nordiaj Kulturtagoj en Västerås (SE) DEFA 31.08. rakontis pri renovigo de la trajnkompletoj MR kaj pri la trajno Kustpilen inter Kopenhago kaj Hässleholm.

Eksterordinara ĝenerala kunveno 16.11. reenkondukis Henning Hauge kiel prezidanton kaj E Henning Olsen kiel sekciestron pro la foriro de Lene kaj Jan U. Niemann al aliaj postenoj en Gronlando.

1997

(De)nova redaktanto de Dana Fervojisto ekde januaro iĝis E Henning Olsen, dum Erna Hauge tajpis kaj enpaĝigis la tekstojn.

Iama estrarano de DEFA kaj sekretario de DEFA Århus Poul Aage Jakobsen forpasis en marto.

Ĝenerala kunveno 15.03. en Århus kadre de la dana jarkongreso. Dua eldono de RailLexic enhavas inter la 13 lingvoj ankaŭ danan version, pri kiu DEFA kunlaboris kun DSB.

La 38-a lFES okazis en Mühlbach (AT), aranĝita de DEFA-anoj. - Dum la 49-a IFK en Košice (SK) 10.-16.05. DEFA rakontis pri Brunel-distingoj, kiujn ricevis DSB i.a. pro renovigo de kajotegmento en la stacio de Klampenborg, kaj pri serio de afiŝoj, eldonitaj de DSB, kio estis unu el la streboj de DSB reklami sin.

DEFA-ano iris al la germana jarkunveno kaj reklamis la 50-an IFEF-kongreson.

Iu leganto de la senpaĝa periodaĵo Ud & Se, kiu estas je dispono de la pasaĝeroj en la DSB-trajnoj, demandis pri la uzo de Esperanto en la horaro. La respondo de DSB estis taŭga, sed laŭ nia opinio ne absolute bona. Ni reagis al DSB en diplomata maniero.

Dum la reprezentantara kunveno de DSB fritid ties nomo estis ŝanĝita al Danske Jernbaners Fritidsforbund (DJF).