Ĝenerala kunveno 31.03. en Nyborg, dum kiu Erna Hauge estis nomumita DEFA-ulo de la jaro 1985, cetere redaktoro de DEFA-bulteno, tajpanto de IF, tradukanto ktp.
Sed 1985 estis precipe la jaro de la 37-a IFEF-kongreso en Idrættens Hus, Vejle 17.-23.05 kun 305 kongresanoj el 19 landoj. Grandanima helpo fare de DJIF, i.a. per kreo de kongresa simbolo. Lige al la kongreso okazis la dana jarkongreso kun 41 partoprenantoj. Ĉe la inaŭguro parolis i.a. la vicĝeneraldirektoro de DSB E. Rolsted Jensen, urbestro de Vejle Karl Johan Mortensen, vicprezidanto de FISAIC Barbro Erikson kaj prezidanto de DJIF Poul Munk, ĉiuj en perfekta Esperanto. La fervoja orkestro de Fredericia ludis kaj la fervoja koruso "1910" kantis, radioamatoroj funkciigis radiostacion, fotosekcio ekspoziciis, kaj la amatora teatro de DJIF distris unu vesperon, majstre gvidate de Ejlif Andersen. La aliaj nordiaj landoj kontribuis al nacia vespero kaj lokaj gimnastikuloj brilis per akrobatika prezento. Konata violonisto Anker Buch ravis en la preĝejo de Sankta Nikolao, kaj la urbestro regalis delegacion en la urbdomo. Literatura konkurso Bonan vojaĝon rezultigis 29 kontribuaĵojn de 24 verkintoj el 9 landoj. Parto de ili aperis poste en kajero. Nova komisiito de la Internaciaj Fervojistaj Esperanto-Skisemajnoj (IFES) iĝis Jan U. Niemann.
Ĉar post du jaroj la IFEF-kongreso okazu en Katowice (PL), la tiea fervoja direktoro alvenis al Vejle per propra fervoja vagono, kiu staris sur flanka trako dum la kongreso, kaj kie tranoktis (kaj manĝis ) plejparto de la polaj kongresanoj. Ĉefa fakprelego fare de Gunnar Thuesen temis pri eksterordinaraj transportoj, eldonita en kajero fare de DSB. La tiaman DSB-sistemon kun murgazetoj en la stacidomoj ni vaste utiligis por reklami la kongreson, kaj ankaŭ en la postaj jaroj ni informis pri Esperanto-kursoj tie.
Dum la 70-a UK en Augsburg (DE) DEFA raportis pri la kongreso en Vejle dum la fervojista kontaktkunveno.
En la reprezentantara kunveno de la kultura fako de DJIF 02.11. DEFA Kopenhago ricevis la Aprezpokalon de Henry Klein, kaj la postan tagon ĉe la reprezentara kunveno de DJIF sekciestro E Henning Olsen ricevis la pokalon DJIF-ulo de la jaro kiel agnoskon de la laboro de DEFA pri la IFEF-kongreso.