Ĝenerala kunveno 19.03. en Kopenhago lige al la dana jarkongreso, en kiu
E Henning Olsen estis elektita sekciestro post dujara funkcio en la posteno. La DEFA-ulo de la jaro estis Ejlif Andersen, prezidanto de DEFA Kopenhago.
Dum la 35a IFEF-kongreso en Oostende (BE) 04.10.06. Irving B Sørensen invitis al la 37a IFEF-kongreso en Vejle post du jaroj (17.-23.05.1985). Tiu kongreso estu komuna nordia aranĝo, tiel ke la LKK konsistis el personoj de ĉiuj kvar landoj.
En Oostende Erik Mortensen prelegis pri la elektriza programo de DSB.
GB rundt 10.09. havis informan budon de DEFA.
Nordia kunveno estis planita kiel krozo inter Stokholmo kaj Turku, sed ne okazis.
Jørgen Kruse mortis 14.08. - 73-jara. Li estis plurjara prezidanto de DEFA Kopenhago, DEFA-reprezentanto en DJIF, gvidanto de la koresponda kurso kaj grava helpanto en la produkto de DEFA-bulteno.