DEFA - historio
1948 - 2008

1973

La rakonto de Kensing finiĝas tuj post la 25a (jubilea) IFEF-kongreso en Århus 12.05.-18.05. 1973. Ĝi finiĝis per deficito de 19.000 DKK, kiun sumon kovris la komunumo de Århus. Certa laciĝo estis neevitebla, sed eksterordinara ĝenerala kunveno okazis en Århus 15.09 kun reelekto de Henning Hauge kiel prezidanto, Knud Fisker kiel kasisto kaj Asta Klausen kiel sekretario. -

Membroj de la sindikato Jernbaneforeningen akiris 30-40% rabaton de la prezo pri i.a. Esperanto-kurso de Danmarks Brevskole. Ne estis eble trovi, kiam tio ĉesis. - Je la reprezentantara kunveno de DJIF 04.11.1973 Henning Hauge kaj Ingvard Kensing ricevis la honorsignon de DJIF, kaj DEFA iĝis La asocio de la Jaro.

1974

Ĝenerala kunveno okazis 23.03. en Kopenhago, kie Gunnar Thuesen elektiĝis IFEF-komitatano. - Danlingva aldono al DEFA-bulteno, nomita Nyt fra DEFA, estis eldonita en 4 numeroj.

Farmisto Anthon Jensen, multjara esperantisto, disponigis malmultekoste la supran etaĝon de sia novkonstruita loĝdomo apud Løkken al feriantaj esperantoparolantoj, precipe DEFA-anoj.

Ekde la aprila numero 1974 DEFA-bulteno havas novan "kapon" kaj verdan kovrilon. - Esperanto-broŝuro pri la urbo Århus aperis por la tria fojo, kaj daŭre eksterlandanoj petas alsendon de ĝi. - Ekde la vintra horaro 1974/75 la Esperanto-klarigoj aperas apud la alilingvaj klarigoj kaj nun ankaŭ en la horareto pri eksterlandaj interligoj.

Dum la 26a IFEF-kongreso en Tarragona (ES) Henning Hauge estis elektita kasisto de IFEF, posteno, kiun li plenumis ĝis 2002.

Jørgen Kruse, sekciestro de la Esperanto-sekcio de DJIF, ricevis la Aprezpokalon de Henry Klein.

1975

Johannes Kristoffersen, unu el la ĉefaj pioniroj de DEFA kaj honora membro de post 1958, mortis la 11.03.

Ĝenerala kunveno 15.03. en Århus, dum kiu Frederik Nielsen anstataŭis Asta Klausen kiel sekretario.

Nyt fra DEFA aperis en 4 numeroj.

La 27a IFEF-kongreso okazis en Villach (AT) 10.-16.05.

Al vojaĝantoj al la Universala Kongreso en Kopenhago DSB disponigis sidvagonon kaj dancvagonon Kopenhago-Hamburgo kaj specialajn Esperantolingvajn biletojn Helsingør/Kopenhago - Hamburgo.

Dum tiu kongreso okazis Fervoja Tago kun abunda programo (29.07.), i.a. kun prelego pri la pecvara transporto de DSB kaj pri la varterminalo en ties kantino. Partoprenis 45 el 11 landoj.

Okaze de la Universala Kongreso DSB eldonis rabatilon kun teksto ankaŭ en Esperanto.

1976

Nyt fra DEFA estis eldonita en almenaŭ 2 numeroj. - En la 28a IFEF­kongreso en Skellefteå (SE) 12.-18.06. N C Thorsted estis nomumita honora membro de IFEF. Cetere ŝajnas, ke tiu jaro estis relative trankvila kun stabila aktiveco.

1977


Ĝenerala kunveno okazis 16.03. en Sletten apud Ry kadre de la Dana Esperanto-Jarkunveno.- 16.-18.09. okazis en la stacidomo de Tolne (la loĝloko de Henning Hauge) la unua Skandinavia Fervojista Renkontiĝo (kio kelkajn jarojn poste transformiĝis en Nordiaj Fervojistaj Kunvenoj). Unu el la prelegoj estis Survoje al DSB-plano 1990.

N C Thorsted, unu el la fondintoj de DEFA kaj ties honora membro depost 22.03.1958, mortis 18.08. - En la reprezentantara kunveno de DJIF Ingvard Kensing ricevis Aages Pokal.

La grupo en Hillerød finis sian ekziston kaj la membroj iĝis parto de la kopenhaga grupo. - Dum la 29a IFEF-kongreso en Swanwick (GB) 13.-20.05. du DEFA-anoj prizorgis la kongresan bultenon. - Poste la kongresa rezolucio estis sendita al DSB en danlingva versio.

En Århus DJIF ricevis novan kunvenejon ĉe la varterminalo. DEFA-anoj helpis pri la renovigo de la ejo kaj respondecis dum kelkaj jaroj pri ties funkcio.

1978

Aperis nova broŝuro pri la feriocentro en Norda Jutlando. - Al la ĝenerala kunveno 08.04 en Sletten estis propono pri nova strukturo de DEFA, nome ke ĝi dividiĝu en grupojn. Annette Bronke anstataŭis Frederik Nielsen kiel sekretario kaj Astrid Birkbak Knud Fisker kiel kasisto. Oni tamen prokrastis la decidon pri la nova strukturo, kiun instigis la DJIF-prezidanto Aage Johansen, ĝis eksterordinara ĝenerala kunveno en Kopenhago 23.09., en kiu oni aprobis la dividon en kvin DJIF-societojn ekde la 01.01.1979: Ballerup, Fyn, Kopenhago, Næstved, Århus. En Næstved okaze de kulturaj tagoj estis Esperanto-­ekspozicio.

La 30a IFEF-kongreso okazis en Romo (IT) 13.-20.05. Gunnar Thuesen aranĝis kongresvojaĝon.

1979

03.-04.03. okazis Skandinavia Esperanto-aranĝo en Tolne kun 52 partoprenantoj. DEFA prelegis pri la DSB-vartrafiko.

En Århus ne eblis elekti grupan prezidanton, sed la grupo daŭris kun kolektiva gvidado de la estaranoj, cetere en kunlaboro kun Århus Esperantoforening.

Ĝenerala kunveno 28.04 kadre de la dana jarkongreso en Risskov elektis Astrid Birkbak sekretario kaj Karen Olsen kasisto.

La 31a IFEF-kongreso okazis en Turku (FI) 15.-21.06. kaj DEFA-anoj grave helpis en la redakto de kongres-bulteno.

En Kopenhago DEFA aranĝis dumvojaĝan vesperon antaŭ la pluiro al Turku.

01.09. DEFA Kopenhago festis sian 25-jaran ekziston kun akcepto posttagmeze kaj vespera festo.

17.11. okazis kunveno de la Kultura Fako de DJIF, kaj tie Henning Hauge estis elektita prezidanto de tiu fako, posteno kiun li plenumis ĝis 1995. 18.11. ĉe la reprezentantara kunveno de DJIF Henning Hauge ricevis la Honor-pokalon de Henry Klein kaj DEFA ricevis la Aprez-pokalon de Henry Klein.

Grava bato de la sorto trafis DJIF en novembro, ĉar nur mallongan tempon post la reprezentantara kunveno ties prezidanto Aage Johansen senatendite mortis. Li estis ne nur eminenta administranto, sed ankaŭ poligloto, kaj ĉiam emfazis Esperanton simpatie.