Pro la kongresa laboro ne multaj aliaj aferoj estas faritaj en la unua duono de la jaro.
Oni starigas "Agadkomitaton" kies tasko estos helpi en pluraj direktoj, kie helpo necesas. "Komitatanoj" estu personoj, spertaj je la koncerna fako; ili ne bezonas esti fervojistoj.
Okaze de la 25-jara ekzistado de DEFA oni eldonis jubilean DEFA-bultenon (vidu aliloke).
12/5 - 18/5 DEFA organizis la 25-an IFEF-kongreson en Århus kaj la kopenhaga klubo aranĝis postkongreson 19/5-20/5.
La ĝeneraldirektoro, la personara ĉefo, la ĉefo de la
DSB-bonfartkontoro, reprezentanto de la fakaj sindikatoj, la ĝeneralprezidanto de FISAIC, vicprezidanto de FISAIC, la prezidanto de DJIF, la urbestro, urba konsilisto, la turistĉefo kaj la regiona ĉefo de
DSB eniris la kongresan honoran komitaton. - La personoj kun substreko alparolis la kongreson Esperantlingve.
En la honoran komitaton eniris ankaŭ la prezidantoj de CDEL kaj DLEA.
DSB donis al DEFA senpagan ekskursan trajnon kun 2 dancvagonoj, kaj la reklamoficejo donis efikan helpon pri la faka prelego.
DJIF donis grandan helpon diversflankan: ekstrajn liberajn tagojn al la kongreskomitato, presigon de diversa kongresmaterialo, ekonomian helpon, aktivan kunlaboron de la orkestroj, la kantĥoro kaj la popoldancantoj.
Anoj de CDEL kaj DLEA aktive helpis en la kongresa semajno kaj la du landorganizoj dum la kongreso aranĝis siajn jarkunvenojn en Århus.
La Århus-turistoficejo eldonis novredaktitan Århus-brosuron kun Esperanto-teksto.
Al la kongreso aliĝis 510 el 19 landoj (inkl. la HKK).
De la fervoja administracio DEFA ricevis jubilean donacon en formo de 1000 kr. La LKK-prezidanto estis nomumata honora membro de IFEF, kaj de la
Århus-turistasocio li ricevis honordonacojn en formo de ceramika figuro kaj la Sct. Clementa insigno.
La ĝeneralprezidanto de FISAIC, d-ro E.Schlesser, persone transdonis al Johs. Kristoffersen la arĝentan medalon de FISAIC.
Nia kongresa gazetara servo eldonis dum la kongreso 5 Esperantlingvajn kaj 3 danlingvajn kongresbultenojn, kiuj estis disdonataj al la kongresanoj kaj al la internaciaj Esperantogazetoj, al la dana fervoja administracio, al la fakaj sindikatoj, al la gazetoj kaj al la urbaj superuloj. - En la lasta kongresbulteno estis enmetita la kongresrezolucio.
DEFA prizorgis tradukon de la kongresa rezolucio en la germanan, francan kaj italan lingvojn por ĝin uzi okaze de kunveno por fervojaj superuloj.
Oni disdonis ĝin kun enmetita dana teksto al pluraj danaj superuloj.