DEFA - historio
1948 - 2008

1961

1961: Post pluraj petskriboj kaj post multe da laboro de DEFA-anoj, Esperanto-klarigoj la unuan fojon aperis en la porklienta horaro kaj ĝis nun ĝi ĉiufoje aperas en la horaro.

DSB represigis 2 broŝurojn kun Esperantoteksto.

18/3 Kensing denove fariĝis prezidanto de DEFA.

DEFA helpis la fervojan muzeon per tradukado de letero skribita en la ĉina lingvo. La muzeo sendis al ni fotokopion de la letero; tiun fotokopion DEFA sendis al "EL POPOLA ĈINIO", kiu tradukis ĝin en Esperanto, DEFA tradukis la leteron el Esperanto al la dana kaj tiel montris al nia administracio, ke Esperantistojn oni trovas ĉie, kaj Esperantistoj helpas unu la alian.

Pere de la dana FISAIC-sekcio nia kongresdelegito la unuan fojon ricevis 5 libertagojn ekstrajn por la kongreso.

DEFA eldonis 4000 broŝurojn kaj 150 afiŝojn, kiujn ni aĉetis en Germanio.

1962

La 25/1 okazis la unua ĉefestrarkunveno post la strukturŝanĝo. La ĉefestraro konsistas el: prezidanto, sekretario kaj kasisto, kiuj prizorgas la tagan laboron, plue la ĉefestraro konsistas el reprezentantoj de la grupoj kaj de la izoluloj. DEFA de nun havas nur unu ĝeneralkunvenon ĉiujare. Krome 4 ĉefestrarkunvenojn ĉiujare kaj unu AK-kunvenon ĉiumonate. La DEFA-adreso aperis en unu el la sindikataj poŝlibroj kaj daŭre restas tie.

Du DEFA-anoj partoprenis NEFA-jarkunvenon.

Laŭ peto DEFA sendis al Stoke-on-Trent konsilojn kaj materialon koncerne la organizadon de la 15-a IFEF-kongreso.

Okaze de la 47-a Universaia Kongreso okazanta en Kopenhago, DEFA-­anoj helpis en la fervoja informejo, ĉe laŭtparoliloj, kaj DEFA aranĝis fakkunvenon kun 40 partoprenantoj el 11 landoj. Temo de la fakprelego estis: "La Birdfluglinio", preleganto kaj verkinto estis Loumann Nielsen de DSB. Krom la fakkunvenon DEFA ankaŭ aranĝis fakan viziton kun klarigoj en la aŭtomata rezervadinstalaĵo.

DSB donis al la kongresanoj 35% da rabato. Cetere DSB ne estis vola helpi. En septembro DEFA disdonis novan, 4-paĝan broŝuron. De aŭgusto K. Stampe denove estas redaktoro de DEFA-bulteno.

Pro aĝo Johs. Kristoffersen retenis sin kiel sekretario por la hobisekcio de DJIF. Pro lia granda laboro DJIF honorigis lin per la honora insigno. La DEFA-prezidanto ricevis leteron de la IFEF-prezidanto, de Jong kiu skribis pri venonta IFEF-estraro kaj li proponis Kensing kiel vicprezidanton de IFEF. Tiu rifuzis, kaj ankaŭ E.H.Olsen kaj K. Stampe, kiuj estis demandataj, rifuzis.

La grupprezidanto en Kopenhago raportis, ke oni estis iomete seniluziigitaj, ĉar la UK-LKK ne taksis la laboron laŭ merito.

1963

La 16-an de marto DEFA festis sian 15-jaran fondiĝon, kie la IFEF-­prezidanto K. G. J. de Jong partoprenis kaj faris la fest-paroladon. Okaze de internacia kongreso por fervojistaj abstinenculoj DEFA presigis 8-lingvan broŝuron, en kiu oni bonvenigis la partoprenantojn kaj proponis al la skandinaviaj sekcioj de la abstinenculoj komunan Esperantokurson en iliaj gazetoj. DEFA ankaŭ montris sian ekspozicion en Nyborg por la abstinenculoj.

DEFA-anoj reprezentis DEFA-n ĉe la UK en Sofio kaj la SAT-­kongreso en Hamburgo.

En Stoke oni multe diskutis la proponon de SAEF pri la IFEF-statuto, ­al ĝi venis amendo de DEFA kaj propono de GEFA. Oni elektis komisionon konsistantan el IFEF-anoj de GEFA, SAEF kaj DEFA. Por DEFA oni elektis la DEFA-prezidanton.

4 DEFA-anoj plenumis duagradan ekzamenon.

DEFA presigis 5000 etajn broŝurojn kaj 500 pli grandajn broŝurojn. La grandan oni sendu al reflektantoj de la eta.

DEFA sendis materialon pri DEFA al IFEF koncerne la Historion de IFEF. Propagandartikoloj en la fakgazetoj kaj la broŝuroj havis bonan efikon. DEFA ricevis respondon koncerne la horaran konferencon en Sofia. Oni respondis, ke oni interkonsentis en tio, ke ĉiu lando mem decidu, ĉu oni deziras uzi Esperanton en sia fervoja horaro, sed oni petis tiujn landojn, kiuj jam havas Esperantotekston en sia horaro, daŭrigi la uzadon de Esperantoklarigoj. Oni diskutis tiun punkton laŭ peto de DEFA.

1964

DEFA sendis al kursanoj la DEFA-bultenon kaj informan leteron. Oni decidis poste sendi al la lernantoj de niaj korespondaj kursoj la poŝvortarojn.

DEFA laŭ peto sendis al Hispanio presaĵon eldonitan de DSB por evt. helpo al la hispanoj.

Letero de Giessner pri pliampleksigo de la fakprelego dum la IFEF-­kongresoj estis apogata de DEFA.

DEFA decidis prokrasti leĝŝanĝon pri delegito/komitatano ĝis kiam la IFEF-regularo estos ŝanĝita. DEFA-ano partoprenis la GEFA-­jarkunvenon.

8/3 N. A. Antonsen anstataŭigis Kensing kiel prezidanton.

DEFA sendis al Hamar konsilojn kaj materialojn koncerne la organizadon de la IFEF-kongreso en Hamar.

DEFA fondis propran bibliotekon. La svedoj petis permeson uzi la DEFA-broŝuron Kontakt med hele verden.

Oni disdonis 3000 broŝurojn kaj 1000 afiŝojn.

40 stacioj promesis pendigi la afiŝojn.

Unu el niaj fakaj sindikatoj promesis 50% da rabato al kursanoj, kiuj sekvas la korespondan kurson. Pluraj artikoloj pri la IFEF-kongreso en la diversaj sindikataj gazetoj. La prezidanto sendis ekzemplerojn de la afiŝoj kaj broŝuroj al Norvegio, Svedio kaj Finnlando por plifirmigi la kontakton.

1965

DJIF aranĝis kunvenon en Nyborg por la hobisekcio.
La DEFA-­prezidanto prelegis pri Esperanto. Oni montris la filmon de Stampe pri la kongreso en Barcelono, kaj Kristensen, Odense aranĝis nian novigitan ekspozicion en bona maniero.

En marto Kensing retenis sin de la esplora komisiono koncerne IFEF-statutojn (pro tro multe da privata laboro).

Norvega reprezentanto Rygge partoprenis la jarkunvenon. - Du DEFA-­anoj el la kopenhaga grupo partoprenis la GEFA-jarkunvenon.

Asta Klausen fariĝis sekretariino.

Al Aŭstrio DEFA sendis fervojan horaron kun la Esperanto-klarigoj. Raporto de la jarkunveno de DEFA aperis en 3 el la fakaj gazetoj. DEFA disdonis afiŝojn kaj broŝurojn.

DEFA sendis materialon al ĉeĥa ekspozicio.

Blankedoj kun 715 subskriboj favore al Esperanto estis sendataj al UEA. La prezidanto de DJIF multe admiras la grandan laboron, kiun DEFA faris, kaj li promesis ekonomian subtenon.

1966

DEFA ŝanĝis la DEFA-leĝojn tiel, ke ili estas konformaj al la IFEF-­regularo. - De DSB DEFA ricevis bildojn, kiujn ni sendis al ekspozicio en Ĉeĥoslovakio.

En ĉefestrarkunveno la kopenhaga kaj la århusa grupprezidantoj raportis pri bona kunlaboro inter la lokaj kluboj.

En la ĝeneralkunveno en marto partoprenis, kiel norvega reprezentanto, Per Engen el Hamar. - La izoluloj ne estas reprezentataj en la ĉefestraro, ĉar vane oni klopodis trovi reprezentanton.

Al la kongreso en Utrecht DEFA sendis DSB-horaron kaj broŝurojn. 11 gelernantoj sekvis la korespondan kurson. Oni presigis 3000 malgrandajn broŝurojn kaj 100 afiŝojn.

Antonsen retenis sin de la prezidanta posteno, lin anstataŭigis H Hauge.

La 6.-8.-an de marto okazis la jarkunvenoj de CDEL kaj DLEA en la dana parlamentejo Christiansborg. 5 membroj de DEFA partoprenis komunan kunvenon.

Aŭtuna Feria Esperanto-kurso okazis en Århus, gvidanto L. Friis. Pluraj fervojistoj partoprenis, kelkaj nur parte.

1967

E.L.H.Kristensen ricevis la migrantan pokalon de DJIF pro sia bona laboro. - J. Kruse anstataŭis lin kiel DEFA-reprezentanton en DJIF.

DEFA-ano partoprenis la svedan jarkunvenon.

Laŭ peto de Giessner, la DEFA-prezidanto kontaktis la fervojistajn radioamatorojn.

Ĉijare oni ŝparis la propagandon, anstataŭ oni skribis propagandartikolojn al du fakgazetoj. 14 sekvis korespondan kurson. Kursoj en Kopenhago, Odense kaj Århus.

18/6 okazis ĉefestrarkunveno sur Samsø ĉe ges-roj Olsen.

DEFA sin turnis al DLEA pri komunkomitato, sed CDEL ne tro multe intereras sin pri kunlaboro.

Kopenhagaj fervojistoj vizitis la Internacian Altlernejon en Helsingør, kie L Friis aranĝis ferio-semajnon kun kursoj.

Aŭtune la århusaj fervojistoj vizitis ferian kurson en Unge Hjems Højskole.