1/1 DEFA membriĝas al DJIF, kaj pere de ĝi al FISAIC.
Laŭ iniciato de DEFA, DSB presigis du esperant-lingvajn broŝurojn. DEFA raportis al DSB pri la disdono kaj pri laŭdaj vortoj.
La 23/3 okazis la fondiĝfesto de DEFA. Ĉeestis 76 anoj kaj gastoj el 8 danaj urboj. Krome ĉeestis japana ĵurnalistino ĉe la gazeto Yamiuri en Yokohama, s-ino Joŝiko Kaĵino.
La loterio, kiun DEFA aranĝis, donis al DEFA profiton je 566,00 kr. DEFA donis kr. 100,00 de la loteriprofito al la Dan-Hungara Helpo.
DEFA aĉetis premi-obligaciojn.
Laŭ peto de Workers Esperanto Movement, DEFA sendis al ĝi ampleksan raporton pri DEFA. - Laŭ peto de IFEF, oni faris artikolon pri la rezultoj atingitaj de DEFA dum ĝia ekzistado.
Laŭ iniciato de DEFA, la urbo Århus eldonis Esperantlingvan broŝuron. DEFA eldonis faldfolion.