Ĉi tiu jaro kompreneble staris en la signo de la unua IFEF-kongreso. Ĝi okazis 22/5-26/5 en Århus kun 149 kongresanoj el 8 landoj.
Kongresmemoraĵo: Kortuŝa estis la momento, kiam la francaj kongrespartoprenintoj la lastan kongrestagon - pere de f-ino Lemonnier - donis al la kongresa kaso siajn restantajn danajn monerojn.
La kongresa laboro ja multe okupis niajn anojn, - tamen okazis ankaŭ aliaj gravaj aferoj:
Ek de 1/9 nia ĝis tiam duplikita DEFA-bulteno aperis en la Fervoja Bulteno, kiu disponigis al ni senpage 2 paĝojn en ĉiu numero.
Oni represigis la pasintjaran faldfolion.
22/5 DEFA aliĝis al La Komunkomitato de Danaj Esperantoorganizoj.
La vintro pasis kun 95 lernantoj en Århus, 3 en Assens, 5 en Esbjerg kaj 14 en Fredericia.