Ĝenerala kunveno 12.03. en Kopenhago kun ekstreme malgranda nombro de partoprenantoj.
Pere de Lars Kromann DEFA akiris hejmpaĝon, tiel ke nun eblas trovi nin ankaŭ en interreto (www.jembaneesperanto.dk).
14.05. forpasis Frederik G. Nielsen, multjara prezidanto de DEFA Århus kaj helpanto en la preparoj de pluraj IFEF-kongresoj en Danio, kaj 05.07. forpasis Poul Nielsen, kiu estis unu el la fondintoj de la DEFA-grupo en Hillerød, kaj kiu restis fidela membro ĝis lasta spiro.
En la 59-a IFEF-kongreso en Parizo 12.19.05. DEFA prelegis pri la vojaĝkarto, kiu je redaktofino de jena eseo ankoraŭ ŝvebas en la aero.
La programa kunlaboro kun KEK en Kopenhago ĉesis pro ampleksiĝantaj problemoj en Kalvebod Brygge kaj pro diversaj opinioj pri klubaj programoj. KEK trovis kunvenejon en Civitana Domo en Dortheavej en Kopenhago.
En eksterordinara ĝenerala kunveno 19.11. en Kopenhago oni agnoskis statutŝanĝon, kiu nuligas la grupojn kaj - kiel en la malnovaj tagoj - unuigas DEFAn. La estonto konos la rezulton.